Posts tagged 'Esperanto'

Piceo - la reĝino de kolubroj

Ondon pelas ondo,
sabla bord' apudas,-
Gaje en la rondo
Tri fratinoj ludas.

Tiel komenciĝas la litova popolfabelo "Piceo, la reĝino de kolubroj".

Jam estis aliaj recenzoj pri tiu porinfana libro surbaze de litova popola rakonto. Mi samopinias kun Valentin Melnikov, kiu admiras la tradukinton, Petras Čeliauskas.

Riĉa vortprovizo

La ...

Elimej en la mondo de Ŝasi

Elimej en la mondo de Ŝasi, aperinta en 2014, estas rakonto pri la knabineto Elimej, kiu perdiĝas en arbaro kaj estas savita de mistera protektanto Ŝasi, kiu montras al Elimej poste sian devenlandon. La rakonto baziĝas je indiĝena rakonto de ĉaruoj, sudamerika popolo. Fine de la libroj estas kelkaj informoj ...

Esperanto-Biblioteko Berlin fermita

Kio antaŭe okazis...

La Esperanto-Biblioteko Berlin estas kolekto de libroj kaj revuoj en Esperanto. Ĝia loko estis en Berlin-Lichtenberg en la tiama oficejo de Germana Esperanto-Asocio (GEA), pli precize ĉe ties subluanto, Esperanto-Ligo Berlin (ELB). Post la decido de la GEA-estraro, transloki sian oficejon for de Berlin-Lichtenberg al Berlin-Kreuzberg, evidentiĝis ...

GEA-filmkonkurso 2015

La Germana Esperanto Asocio alvokas denove al konkurso por mallongaj filmoj.

Kaj kial vi lernis Esperanton?

La filmkonkurso havas la temon "Kaj kial vi lernis Esperanton?". Kondiĉo por partopreno estas, ke la filmato parolu "Esperanton kaj la germanan" (ne nepre denaske). Kiel premiojn GEA ofertas librojn kaj senpagan partoprenon de ...

Esperanto kaj sekso

Akademiano Marcos Kramer verkis legindan, sed eble por kelkaj iom tro longan artikolon pri Esperanto kaj sekso. Por tiuj, kiuj ne volas legi la tutan artikolon, mi resumas jene lian proponon.

La propono

1. Uzi ri kiel seksneŭtran pronomon

Kiam oni ne scias la biologian sekson de iu, anstataŭ li ...

Varbfilmo por Esperanto

Post la kurtfilmkonkurso de GEA en 2013 kies rezultoj ne tute kontentigis min. Mi pro tio havis ideon, kiel krei alispecan varbfilmon por Esperanto. Bedaŭrinde, mi ĝis nun ne trovis tempon realigi ĝin kaj ne estas antaŭvideble ke tio ŝanĝiĝos en la sekva tempo. Pro tio mi fine nun publikigas ...

Malmembriĝo

Mi fine de 2014 denoncis mian membrecon en GEA kaj tial ekde la unua de januaro 2015 ne plu estas estrarano de GEA, ELB aŭ EABB. Tiu paŝo eble surprizas iujn, do mi volas mallonge klarigi.

En la estraro de GEA mi tre ofte ekde 2011 sentis min kiel reprezentanto ...

Nomoj kun signifo en Esperanto

Jam sufiĉe ofte mi pensis pri la temo "Esperanto-nomoj", t.e. nomoj, kiuj havas signifon en Esperanto. La temo aperis ia. kiam mi pensis pri nomoj por miaj du filinoj kaj ankaŭ en diskutoj kun aliaj gepatroj. La temon eblas dividi en du subtemojn:

  1. Kutimaj nomoj, kiuj havas koincidan signifon ...

Suriras oran vojon

La kanto 122 "Suriras oran vojon en orient' la sun'" en la kantlibro Adoru , kiu tekstas jene:

Suriras oran vojon en orient' la sun'.
Kun ĝojo ni komencas agadon nian nun.
Sterniĝas vasta kampo de frue ĝis vesper'.
Por ke ni ĝin kultivu laŭ Dia konsider'.

Nin dotis Di' per ...

Parkerigi la Proverbaron

Nun finiĝas mia klereco

Proverbaro

Proverboj estas parto de la lingvo Esperanto, kiun nur malmultaj Esperantistoj vere emas profunde ekkoni, eble pro ĝia amplekso. Supozeble kelkaj konas la historion de la Proverbaro kaj renkontis kelkajn proverbojn en iu Esperantokurso. Rob Keetlaer provizas la Proverbaron en moderna formo en sia retejo ...