Published

Tue 14 July 2015

←Home

Esperanto-Biblioteko Berlin fermita

Kio antaŭe okazis...

La Esperanto-Biblioteko Berlin estas kolekto de libroj kaj revuoj en Esperanto. Ĝia loko estis en Berlin-Lichtenberg en la tiama oficejo de Germana Esperanto-Asocio (GEA), pli precize ĉe ties subluanto, Esperanto-Ligo Berlin (ELB). Post la decido de la GEA-estraro, transloki sian oficejon for de Berlin-Lichtenberg al Berlin-Kreuzberg, evidentiĝis, ke tie ne estas loko por ĉiuj libroj kaj revuoj el la Esperanto-Biblioteko Berlin. La lukontrakto estis finiĝonta fine de junio.

Loka agado

La estraro de ELB, novelektita en februaro 2015, apenaŭ agis pri la problemaro trovi novan lokon por la libroj kaj revuoj nek pri la problemo transporti ilin. Kiam la posedanto de la loĝejo informis en julio, ke fine de la monato ĉio devas esti for, komenciĝis akriĝi la problemo trovi lokon kaj transporton.

Kolekto en partoj

Fine realiĝis solvo, kiu disigas la kolekton. Tio estas tamen ne tuta nova aspekto, ĉar fakte neniam ĉio estis samtempe sambone alirebla. Plimulto de la revuoj estis en kestoj dum la biblioteko estis en Lichtenberg.

La divido okazis principe jene:

  • belaspektaj aŭ ofte legataj libroj troviĝas en la loĝejo de Gerd (Berlin-Charlottenburg), kie ankaŭ okazas ekde la fermo de Lichtenberg, ĉiuĵaŭde la ĵaŭda rondo.
  • malnovaj kaj malbelaj libroj troviĝas en la kelo de la domo de Felix (Berlin-Borsigwalde). Momente tie estas ĉ. 30 kestoj kun libroj kaj malmuntita bretaro, sur kiu ili iam staris.
  • revuoj troviĝas en la kelo de Henriko en Berlin-Charlottenburg.

Momente, do nur la belaspektaj kaj ofte legataj libroj estas regule alireblaj.

Go Top