Published

Fri 04 December 2015

←Home

Elimej en la mondo de Ŝasi

Elimej en la mondo de Ŝasi, aperinta en 2014, estas rakonto pri la knabineto Elimej, kiu perdiĝas en arbaro kaj estas savita de mistera protektanto Ŝasi, kiu montras al Elimej poste sian devenlandon. La rakonto baziĝas je indiĝena rakonto de ĉaruoj, sudamerika popolo. Fine de la libroj estas kelkaj informoj pri la ĉaruoj kaj la birdoj kaj plantoj rolantaj en la rakonto.

Lingvaj malglataĵoj

La rakonton tradukis juna Esperantistino al Esperanto kaj verŝajne al tio kaj al malzorga eldonejo ŝuldiĝas la eraretoj, kiuj iomete malpliigas la ĝuon de la libroj. La una eldono aperinta en julio 2014 meritas kontrollegadon de alilingvano, ĉar ŝajne la eraretoj baziĝas ĉefe je hispaneca interpreto de Esperanto. Jen kelkaj ekzemplaj eraretoj en la libreto:

  • vekigis - vekis
  • gojabo - gujavo
  • kunpartigi - dividi
  • gvardistino - gardistino
  • karamelo - bonbono

La libreto cetere estas dulingva, Esperanto/ hispana.

Bildoj

La plej grandan parton de ĉiu paĝo kovras bunta bildo. La bildoj estas sufiĉe bele desegnitaj kaj bone ilustras la rakonton, tiel ke infanoj tre bone povas rigardi la libron kaj kompreni la rakonton. Rimarkindas, ke la verkinto Ayelen Borgogno Arce ankaŭ desegnis la bildon, malofta koincido, sed sukcesa ĉi-kaze.

Ĉiujn bildojn kaj ankaŭ la tutan rakonton eblas vidi en jutubo.

Bildo el la libro montranta Elimej

Ŝasi salutas Elimej (Bildo: Ayelen Borgogno Arce)

Percepto

Mia trijaraĝa filino tre ŝatis ĝin. La libreto estis la unua Esperanto-libro por infanoj, kiun ŝi ŝatis kaj ofte repetis min voĉlegi. Dua eldono korektita estos certe pliriĉigo de ĉiu Esperanto-librobretaro por infanoj.

Mi persone ĝojas, ke juna virino eklerninta Esperanton kuraĝas kontribui al nia transnacia kulturo. Montriĝis denove baza trajto de la lingvokomunumo, kiu ebligas partoprenon kaj kontribuon al fremdlingva kulturo, malsama ol tiu de aliaj fremdlingvoj. Ĉiu povas kontribui kaj multaj kuraĝas. Tiu ĉarua legendo certe ne estas legenda, sed miaopinie leginda.

Go Top