Published

Fri 27 March 2015

←Home

Esperanto kaj sekso

Akademiano Marcos Kramer verkis legindan, sed eble por kelkaj iom tro longan artikolon pri Esperanto kaj sekso. Por tiuj, kiuj ne volas legi la tutan artikolon, mi resumas jene lian proponon.

La propono

1. Uzi ri kiel seksneŭtran pronomon

Kiam oni ne scias la biologian sekson de iu, anstataŭ liŝi oni uzas ri. Tio estas iome kontraŭfundamenta, sed Marcos argumentas ke la Fundamento tiudemande estas ne tute klara kaj morale:

Ĉu oni vere volas devigi homojn paroli pri aliaj homoj en diskriminacia aŭ insulta  maniero pro lingvoplanada deklaro farita de kelkcent homoj antaŭ pli ol cent jaroj, kiuj tute ne povis antaŭvidi la socian evoluon, kiu kaŭzis ke oni nun sentas la bezonon lingve inkluzivigi ne-duum-seksajn personojn?

2. Krei regule novajn seksneŭtrajn radikojn kie viraj ekzistas

Ŝanĝu vokalon en la vorto por krei seksneŭtran radikon:

  • viro→vejro
  • patro→pajtro
  • fraŭlo→frajlo

Ankaŭ eblas aldoni novajn vortojn, kiel ekz. spaŭso:

La enkonduko de novaj sekse neŭtralaj radikoj kun signifoj analogaj al la signifoj de la substantivoj de la tria klaso. Ekzemple, oni povus enkonduki spaŭs/o en la seksneŭtrala senco *edzo aŭ edzino aŭ ne-duum-seksa persono en geedza rilato*.

De teorio al praktiko

Mi opinias la artikolon de Markos bona resumo kaj de la ĝenerala problemo de justa lingvo kaj taŭga propono. Tamen mi persone hezitas ŝanĝi mian lingvouzon tiom draste, kvankam mi parolante kun miaj du filinoj en Esperanto konscias pri la maljustaj trajtoj de la lingvo kaj timetas ties efikojn al ilia karakterigo. Por mi estus pli facile, se mi scius, ke aliaj aktivaj lingvouzantoj ankaŭ sekvus la modelon proponitan de Markos. Sed por tio necesus unue plia detaligo de la propono (do ĉefe interkonsento pri la seksneŭtraj radikoj) kaj due iuspeca manifesto al kiu eblas aliĝi kaj kiun eblas disvastigi. La artikolo de Markos estas klare tro longa por tio.

Go Top