Published

Sat 04 October 2014

←Home

Suriras oran vojon

La kanto 122 "Suriras oran vojon en orient' la sun'" en la kantlibro Adoru , kiu tekstas jene:

Suriras oran vojon en orient' la sun'.
Kun ĝojo ni komencas agadon nian nun.
Sterniĝas vasta kampo de frue ĝis vesper'.
Por ke ni ĝin kultivu laŭ Dia konsider'.

Nin dotis Di' per manoj por servo  kaj ofer',
Per koroj malfermitaj al ĉia hommizer'.
Ni do pro Li penadu, regist' de ĉiu zon'.
Agad sur Li celata, sur firma staras ŝton'.

La melodio estas la sama kiel en la konata germana kanto Der Winter ist vergangen, do mi konas ĝin bone kaj la kanto ĝenerale ŝajnas al mi taŭga por kanti ion al infano matene. La originalan Li mi anstataŭas kutime per ĝi, ĉar la vireco de Dio ŝajnas al mi pridubinda.

Sed kion mi povus kanti vespere laŭ tiu melodio? Mi do verkis trian, sufiĉe sekularan ŝtrofon por la vespero, kies ĉefa celo estas konvinki, ke nun estas tempo por dormi kaj ripozi:

Subiras grizan vojon en okcident' la sun'.
Kontente ni kontemplas agadon tagan nun.
Trankvile ni ripozu ĝis reas mateniĝ'.
Profunda dorm' dum nokto necesas por feliĉ'.
Go Top