Published

Tue 14 October 2014

←Home

Nomoj kun signifo en Esperanto

Jam sufiĉe ofte mi pensis pri la temo "Esperanto-nomoj", t.e. nomoj, kiuj havas signifon en Esperanto. La temo aperis ia. kiam mi pensis pri nomoj por miaj du filinoj kaj ankaŭ en diskutoj kun aliaj gepatroj. La temon eblas dividi en du subtemojn:

  1. Kutimaj nomoj, kiuj havas koincidan signifon en Esperanto, ekz. Klara, Ruben, Maren, Emil
  2. Nomoj, kiuj estis intence kreitaj de iu kiu konas Esperanton, ekz. Belonia, Johano

Mane kolektita listo

Min interesas ĉefe la unua kategorio. Mi kolektis jam sufiĉe longan liston de nomoj kun signifo en Esperanto. Jen ili, grupigitaj laŭ sekso:

Knabinoj

Amalia, Aminda, Ada, Adinda, Adorinda, Aldona, Alinda, Amrita, Amita, Amida, Amata, Aneta, Barbara, Belinda, Benita, Cara, Carminda , Celina, Centa, Donata, Evita, Elvira, Elina, Eleonora, Elinor, Emilia, Finja, Fortana, Frida, Helena, Helene, Ida, Irina, Iris, Julia, Kara, Katalin, Klara, Kora, Kordula, Lia, Maja, Malin, Malina, Mara, Maren, Marta, Mia, Mila, Milena, Mira, Nevenka , Nia, Regina, Rita, Roksana, Romana, Samanta, Samira, Senta, Sina, Sorana, Tamara, Ursina, Ursula, Venka, Venkata, Vera, Verena

Knaboj

Adrian, Arko, Armin, Arvid, Amfortas, Aron, Ben, Benjamin, Borat, Bruno, Damian, Danilo, Emil, Florian, Gregor, Gustav, Jaron, Julian, Konstantin, Marian, Mark, Marko, Markus, Martin, Marvin, Mio, Mortimer, Peter, Regin, Reto, Ruben, Sven, Tamilo, Teo, Timo, Torben, Tristan, Vincent

Rimarkindas, ke mi trovis multe pli da inaj ol viraj nomoj.

Nomtrovilo

Krome, mi ankaŭ provis aŭtomate diveni ĉiujn eblajn tiajn nomojn. Tiucele, mi skribis programeton en Python. Ĝia kerna funkcio estas simpla reira serĉo, ĉu parto de vorto konsistas el Esperantaj radikoj:

def kontroluNomon(nomo, radikoj):
    '''Kontrolas rekursive, ĉu nomo konsistas el Esperantaj radikoj'''
if len(nomo) == 0: return True
for i in range(len(nomo)):
    if nomo[:i+1] in radikoj and kontroluNomon(nomo[i+1:], radikoj):
        return True
return False

Tiu funkcio estas agrable mallonga kaj eleganta, sed tamen sufiĉe miopa kaj donas multajn sensignifajn rezultojn, kiam mi uzas la liston de 15.000 radikoj kompilita de akademiano Marek Blahuš kaj usonan liston de nomoj. Necesus iom plifajnigi la logikon de la funkcio, ekz. per reguloj ke:

  • -op venas nur post nombrovortoj
  • Finaĵoj (ekz. -a, -is, -as, -os, -us, -u, -i) eblas nur je la fino

k.s.

La listo de nomoj, kiun mi uzis, krome ne enhavas kelkajn kutimajn eŭropajn nomojn, kiel ekz. Katalin, kiuj ankaŭ havas signifon en Esperanto. Do necesus ankaŭ havi pli internacian liston ol tiun el Usono.

Ĉiukaze, mi ankoraŭ dubas, ke eblas vere sen multe pli granda peno ricevi fidindan liston de tiaj Esperantaj nomoj. Tamen, eble mi iam ankoraŭ faros tion, kiam mi reemas kaj havas tempon por tio. Dume, vi povas provi eble.

---

Rilate: Aperis en 2015 artikolo de Jesus Moinhos Pardavila pri personaj nomoj en Esperanto sur la paĝoj 140-145 de speciala eldono pri interlingviko kaj Esperantologio de la revuo Język Komunikacja Informacja.

Ĝi "esploras la ekziston de antroponimia sistemo en Esperanto. Unue la aŭtoro kolektadis korpuson konsistantan el Esperanto-motivitaj nomoj. Posta analizo de la korpuso montris, ke ne ĉiuj kazoj lokiĝis en la esperanta lingvokomunumo, kaj ke estas pli da kazoj de inaj nomoj ol de viraj. Taksonomia studo ebligis klasifikon en plurajn ensemblojn, kaj tio estis komparita kun la situacio en aliaj lingvoj; du el tiuj ensembloj, nome la kulture motivitaj nomoj (kaj ties subdividoj) kaj la nature motivitaj nomoj, montris diakronian distribuon. Fine, la aŭtoro studas la strategiojn en nomdonado ene de la esperanta lingvokomunumo kaj la rolon ludatan en ĝi de lingva lojaleco, kaj priskribas la regionajn diferencojn en nomdonado."

.

Go Top