Published

Mon 02 February 2015

←Home

Varbfilmo por Esperanto

Post la kurtfilmkonkurso de GEA en 2013 kies rezultoj ne tute kontentigis min. Mi pro tio havis ideon, kiel krei alispecan varbfilmon por Esperanto. Bedaŭrinde, mi ĝis nun ne trovis tempon realigi ĝin kaj ne estas antaŭvideble ke tio ŝanĝiĝos en la sekva tempo. Pro tio mi fine nun publikigas la ideon ĉi tie, eble ja iu alia volas realigi ĝin.

Rolantoj

Pro kialoj de datumprotekto mi ne publikigas la plenajn nomojn de la homoj, kiujn mi intencis roligi. Konantoj de Esperantujo kaj partoprenantoj de eŭropaj junularaj renkontiĝoj eble tamen facile povas diveni, pri kiu temas. Komp

Ideo

Diversaj aŭtentikaj Esperantoparolantoj diras ambiguaĵon, kiu rilatas al eco de lernado aŭ apliko de Esperanto de, kiu tamen povus samtempe rilati al alia afero, ekzemple go-ludado. En la postfilma teksto, la parolantoj estas koncize prezentataj kaj tiel veku la intereson de la spektanto.

Longeco

10-16 eldiroj ĉiu kun po 10-15 s. Entute do kurtfilmo kiu daŭras malpli ol kvin minutojn.

Du versioj

Povus esti du versioj:

  1. Ĉiu parolanto parolas sian denaskan lingvon. Tiel kreiĝas plurlingva filmo kun subtekstoj en la germana aŭ alia nacia cellingvo, kiu montras tute nature la internaciecon de Esperanto.
  2. Ĉiu parolanto parolas Esperanton. Tiel montriĝas komunumo, kies internaciecon necesas prezenti per bildoj.

Enhavo

  1. Tom: „Al mi plaĉas ĝia neŭtraleco/ke ĝi donas al neniu grandegan avantaĝon.“
  2. Karin apud Tomio kaj infanoj: „Oni ekkonas multajn interesegajn homojn el la tuta mondo per ĝi.“
  3. Go-ludanto, ekz. Russ aŭ Cesco, antaŭ bretaro kun Esperantlingvaj libroj post go-movo en tipa go-ludgesto: „La reguloj estas facilaj, sed eblas multon esprimi per ĝi / sed tamen necesas ekzercado por majstri ĝin.“
  4. Michele: „Por mi, ĝi estas parto de pli bona mondo.“
  5. Gosia: „Al mi plej plaĉas la renkontiĝoj kaj festoj“
  6. Leo: „Al mi plej plaĉas la diskejo kaj la mojosaj homoj, kiujn mi tiel ekkonis“
  7. Robert: „Se oni serĉas novan defion kaj volas engaĝiĝi, ĝi donas multajn eblecojn“
  8. Saŝa: „Mi multe vojaĝas, tiukampe ĝi jam ofte helpis al mi.“
  9. NN1 ene antaŭ pordo de loĝejo: „Mi mem ne multe vojaĝas, pro tio mi povas ekkoni la mondon tiel.“ Poste li malfermas la pordon kaj vojaĝanto tie staras (eble el 8.?)
  10. NN2 „Mi lernis ĝin per la interreto, mi estis scivolema."
  11. Aziano: „Por mi ĉiam estis malfacile lerni fremdan lingvon, pro tio mi pensis, ke ĝi taŭgas por mi.“
  12. André antaŭ librobretaro kun vortaroj: „Mi ĉiam interesiĝis pri lingvoj, pro tio mi decidis elprovi ĝin, ĝi ja estas senpaga.“

Je la fino aperas nacilingva skribado Esperanto – la internacia lingvo kun ligilo al nacilingva paĝaro

Poste aperas apud la rolintoj mallongaj biografioj de la parolantoj. Tiel, la persona rilato de homoj al Esperanto pli evidentiĝas. Kompreneble por tio necesas la konsento de ĉiuj aperintoj. Avantaĝo de tiu koncepto estas, ke ĝi estas facile adaptebla al pluraj lingvoj. Unufoja bonkvalita produktado do ebligus grandskalan uzadon.

Go Top