Posts in 'movado'

Esperanto-Biblioteko Berlin fermita

Kio antaŭe okazis...

La Esperanto-Biblioteko Berlin estas kolekto de libroj kaj revuoj en Esperanto. Ĝia loko estis en Berlin-Lichtenberg en la tiama oficejo de Germana Esperanto-Asocio (GEA), pli precize ĉe ties subluanto, Esperanto-Ligo Berlin (ELB). Post la decido de la GEA-estraro, transloki sian oficejon for de Berlin-Lichtenberg al Berlin-Kreuzberg, evidentiĝis ...

GEA-filmkonkurso 2015

La Germana Esperanto Asocio alvokas denove al konkurso por mallongaj filmoj.

Kaj kial vi lernis Esperanton?

La filmkonkurso havas la temon "Kaj kial vi lernis Esperanton?". Kondiĉo por partopreno estas, ke la filmato parolu "Esperanton kaj la germanan" (ne nepre denaske). Kiel premiojn GEA ofertas librojn kaj senpagan partoprenon de ...

Varbfilmo por Esperanto

Post la kurtfilmkonkurso de GEA en 2013 kies rezultoj ne tute kontentigis min. Mi pro tio havis ideon, kiel krei alispecan varbfilmon por Esperanto. Bedaŭrinde, mi ĝis nun ne trovis tempon realigi ĝin kaj ne estas antaŭvideble ke tio ŝanĝiĝos en la sekva tempo. Pro tio mi fine nun publikigas ...

Malmembriĝo

Mi fine de 2014 denoncis mian membrecon en GEA kaj tial ekde la unua de januaro 2015 ne plu estas estrarano de GEA, ELB aŭ EABB. Tiu paŝo eble surprizas iujn, do mi volas mallonge klarigi.

En la estraro de GEA mi tre ofte ekde 2011 sentis min kiel reprezentanto ...

Liberigu la retan PIVon

PIV en la reton

Ekde aprilo 2012 la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto estas rete konsultebla. SAT donis la datumojn al E@I kaj E@I transprenis la teknikan realigon.

Malliberaj datumoj

Necesas tamen senpaga registriĝo por uzi ĝin kaj la datumoj ne estas je libera permesilo. Tio ĝenis min ...