Published

Sat 04 January 2014

←Home

Liberigu la retan PIVon

PIV en la reton

Ekde aprilo 2012 la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto estas rete konsultebla. SAT donis la datumojn al E@I kaj E@I transprenis la teknikan realigon.

Malliberaj datumoj

Necesas tamen senpaga registriĝo por uzi ĝin kaj la datumoj ne estas je libera permesilo. Tio ĝenis min jam longe, en junio 2012 mi kune kun du aliaj aktivuloj tial kontaktis SAT kaj E@I kaj petis ilin liberigi la retan PIVon per jena retletero.

Liberigu la retan PIVon

Al la asocioj respondecaj pri la reta versio de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) 67 av. Gambetta FR - 75020 Paris E@I Víťazná 840/67A SK-958 04 Partizánske

Bonvolu liberigi la retan PIV

3a de novembro 2012 Estimataj,

ni tre ĝojas, ke dank' al la permeso de SAT, la malavaraj donacoj de multaj Esperantistoj kaj la laboro de e@i la Plena Ilustrita Vortaro aperis en la reto en aprilo 2012. Ni volas per tiu letero esprimi kaj nian dankon kaj la proponon eldoni la retan PIV je libera permesilo. Jen niaj argumentoj:

La limigo de la aliro malutilas kaj al uzantoj kaj al lernantoj de Esperanto Nin ĉagrenas, ke la aliro al la reta PIV estas limigita per la neceso registriĝi kaj ensaluti kaj per la limo povi serĉi maksimume 100 vortojn tage. Ni kredas, ke la utilo de la vortaro povus esti multe pli granda, se tiuj muroj falus. Ekzemple neesperantistoj ne registriĝas nur por vidi la vortaron, sed se ili povus simple tajpi vorton por vidi ekzemplon, ili verŝajne pretus fari tion.

Senlima aliro al la vortaro pli bone kongruus kun la celaro de SAT Senbariera reta PIV alirebla por ĉiuj senlime laŭ nia kompreno kontribuus ankaŭ pli bone al la celaro de SAT. La celoj de SAT laŭ statuto estas:

a) utiligi praktike la internacian lingvon ESPERANTO por la klasaj celoj de la Laboristaro tutmonda ;
b) kiel eble plej bone kaj digne plifaciligi la interrilatojn de la membroj, tiel kreskigante ĉe ili fortikan senton de homeca solidaro ;
c) lernigadi, instruadi, klerigadi siajn membrojn tiele, ke ili fariĝu la plej kapablaj kaj plej perfektaj el la tiel nomataj internaciistoj ;
ĉ) servi kiel peranto ĉe la interrilatoj de nesamlingvaj asocioj, kies celo estas analoga al tiu de SAT ;
d) peri kaj ĉiel eble helpi al kreado de literaturo (tradukoj kaj originaloj) spegulanta la idealon de nia Asocio.

Jen niaj konsideroj pri la limigo de la aliro

  1. en la historio de klasaj bataloj, limigitaj resursoj ĉiam malhelpis al la malpli forta flanko. Ĉu ne la senlimigo de scio estas unu el la plej potencaj armiloj?
  2. ĉu ne almenaŭ al membroj de SAT vi plifaciligus la interrilaton disponigante senliman aliron al la reta PIV? Ĉu ne ĝenerale la fortika sento de homeca solidaro plifirmiĝus, se ĉiuj povus libere uzi la scion de lingvaj aŭtoritatoj?
  3. ĉu la membroj de SAT ne povus pli bone lerni, instruiĝi kaj kleriĝi per senlima aliro al la reta PIV? Ĉu ne ĝenerale internaciistoj plej bone povus perfektiĝi per senlima aliro al scio?

ĉ) ĉu SAT ne pli bone servus kiel peranto ĉe la interrilatoj de nesamlingvaj asocioj, se la perantaj personoj - ĉu membroj de SAT ĉu ne - povus senlime uzi la plej gravan vortaron de la lingvo Esperanto?

  1. ĉu ne ĝenerale verkistoj kaj tradukistoj povus pli bone krei literaturon, apogante sin sur senlime disponebla vortaro?

Se vi malsamopiniias pri niaj konsideroj, ni volonte legas viajn respondojn al niaj konsideroj.

Se SAT volas enspezi monon, bv. negoci kun ni je kiu sumo SAT pretus liberigi la datumojn Ni ne komprenas la motivojn de SAT limigi la aliron al la datumoj. Se la motivo estas enspezo per la vendado de la PIV-libroj, bv. konsideri,

  • kiom da presitaj ekzempleroj de PIV vi kredas vendi malpli, se PIV estus libere disponebla rete,
  • kiom SAT enspezus per tiu vendado,
  • kiom de tiuj enspezoj ricevus tiuj, kiuj kontribuis al la PIV,
  • kontraŭ kiom da mono vi vendus la uzrajtojn de la PIV.

Ni volonte pretas negoci surbaze de la respondoj al tiuj demandoj pri monsumo pagota al SAT kaj la aŭtoroj interŝanĝe al liberigo de la reta PIV per licencigo de la datumoj je permesilo de krea komunaĵo. La tutmonda Esperantistaro jam montris per la financado de www.vortaro.net, ke ili pretas pagi por enreta PIV. Ni estas optimismaj, ke indas provi kolekti monon por liberigo de la datumoj, kondiĉe, ke la posta distribuo de la mono kaj argumentoj por tio estas klaraj al ĉiuj. Ni forte esperas trovi solvon kontentigan por ĉiuj.

Aliaj eblecoj ekzistas por enspezi monon

Ekzistas pliaj eblecoj por enspezi monon, se tio SAT motivigas. SAT povas daŭre oferti pagendan presitan version de la PIV paralele al la senpaga reta versio kaj certe ties vendoj ne iĝos nul. La riskon havi nevendotajn ekzemplerojn vi povas forigi per novspecaj presostrategioj, ofertitaj ekzemple de la firmao amazon, kiu ebligas presadon de libroj laŭbezone unu post la alia. Krome SAT povas komisii al programisto oficialan programeton por saĝtelefonoj kaj pletokomputiloj cele de enspezoj per ties vendo.

Ni petas vin elekti permesilon de krea komunaĵo taŭgan por viaj celoj Ni petas vin forigi la limigojn pri la uzado de la reta PIV per publikigo de ties enhavo je libera permesilo de krea komunaĵo. Tiel vi ankaŭ povus elekti (mal-)permeson de komerca uzo. Por elekto de la permesilo plej taŭga por viaj celoj, ni volonte helpas al vi.

Esperanto estas komuna heredaĵo de la tuta homaro

Same kiel Zamenhof donacis la lingvon Esperanto al la tuta homaro libere de aŭtoraj rajtoj, ni ŝatus, ke la plej grava vortaro de la lingvo ankaŭ apartenu al tiu komuna heredaĵo de la Esperantistaro kaj de la homaro. Ni dankas anticipe, ke vi legis tiun ĉi leteron kaj esperas je malferma publika dialogo kun vi.

Atendante vian respondon salutas sincere kaj libere,

Tiamaj respondoj

e@i

e@i respondis, ke ili timas ŝteladon de la datumoj kaj pro tio postulas regestriĝon de la uzantoj.

SAT

Evoluo en 2013

SAT oficiale pripensis liberigi la retan PIVon en 2013 .

La kongreso dum sia fina laborkunsido rezoluciis ankaŭ, ke “la PK [Plenum-Komitato] studu kiel oportune liberigi la datumojn de PIV, kiam la kondiĉoj permesos”, kaj ke “la PK kontraktu kun la redaktantoj de PV por ĝia papera eldono kiel eble plej baldaŭ”.
Go Top