Published

Thu 01 January 2015

←Home

Malmembriĝo

Mi fine de 2014 denoncis mian membrecon en GEA kaj tial ekde la unua de januaro 2015 ne plu estas estrarano de GEA, ELB aŭ EABB. Tiu paŝo eble surprizas iujn, do mi volas mallonge klarigi.

En la estraro de GEA mi tre ofte ekde 2011 sentis min kiel reprezentanto de malplimulta opinio. Tio montriĝis en 2014 ĉefe, sed ne nur, en la diskutoj kaj decidoj pri la translokado de la oficejo. Aldone, mi ekhavis la impreson, ke pri kelkaj gravaj aferoj ne la tuta estraro estas demandita, sed nur unuopaj estraranoj. Ĉar mi ne volas uzi mian malabundan libertempon por tiaj streĉaĵoj, mi decidis forlasi la estraron de GEA.

Dum mia anado en la GEA-estraro, mi en 2014 ekhavis pli kaj pli la impreson, ke sian monon GEA uzas por aferoj, kiujn mi ne ŝatus pagi per miaj membrokotizoj. La translokado estas denove ekzemplo, sed ekzistas multe pli. Ĉar mi eĉ kiel GEA-estrarano ne povis atingi, ke la mono estu uzata laŭ mia bontrovo, mi vidas la malmembriĝon kiel ununuran solvon por malhelpi la elspezon de mono por aferoj, kiujn mi ne subtenas.

Efike de tiuj decidoj, mi pro la respektivaj statutoj de 2013 forlasas ankaŭ ELB kaj EABB kaj ne plu estas en ties estraroj nek ties prezidanto. Miajn tieajn funkciojn provizore transprenas la vicprezidanto Ronald Schindler ĝis la estraraj elektoj dum la jarĉefkunveno la 21an de februaro. Mi ŝatis la laboron en la estraro kaj kun la aktivuloj de ELB kaj EABB, kiujn mi volas danki pro la bona kunlaboro en la pasintaj kvar jaroj.

Mi en la sekvaj jaroj dediĉos mian libertempon malpli al la enasocia agado por, pri kaj per Esperanto. Anstataŭe, mi okupiĝos pri mia familio kaj renovigado de mia domo, en kies kelo supozeble iam ekloĝos revuoj el la korta domo de Einbecker-strato 36 kaj kies ĉambroj certe gastigos Esperantistojn.

Go Top