Posts tagged 'GEA'

GEA-filmkonkurso 2015

La Germana Esperanto Asocio alvokas denove al konkurso por mallongaj filmoj.

Kaj kial vi lernis Esperanton?

La filmkonkurso havas la temon "Kaj kial vi lernis Esperanton?". Kondiĉo por partopreno estas, ke la filmato parolu "Esperanton kaj la germanan" (ne nepre denaske). Kiel premiojn GEA ofertas librojn kaj senpagan partoprenon de ...

Malmembriĝo

Mi fine de 2014 denoncis mian membrecon en GEA kaj tial ekde la unua de januaro 2015 ne plu estas estrarano de GEA, ELB aŭ EABB. Tiu paŝo eble surprizas iujn, do mi volas mallonge klarigi.

En la estraro de GEA mi tre ofte ekde 2011 sentis min kiel reprezentanto ...