Published

Sun 29 March 2015

←Home

GEA-filmkonkurso 2015

La Germana Esperanto Asocio alvokas denove al konkurso por mallongaj filmoj.

Kaj kial vi lernis Esperanton?

La filmkonkurso havas la temon "Kaj kial vi lernis Esperanton?". Kondiĉo por partopreno estas, ke la filmato parolu "Esperanton kaj la germanan" (ne nepre denaske). Kiel premiojn GEA ofertas librojn kaj senpagan partoprenon de la IJK en Wiesbaden. Limdato por kontribuoj estas la 17a de majo 2015. [1]

La ideo ne estas tute nova. Ĝin iel traktas per intervjuetoj ankaŭ la kvara parto de la filmaro "Esperanto estas..." kaj ankaŭ mi havis jam similan ideon. Ne ekzistas tamen momente sufiĉe da bonaj varbfilmoj por Esperanto. Do la ideo ne estas nur malnova afero en nova livero.

Kial nur du lingvoj?

La kondiĉon, ke la filmato devas paroli Esperanton kaj la germanan mi opinias netaŭga pro du kialoj:

Internacieco

Parolado de diversaj lingvoj montrus la internaciecon, diversecon kaj plurlingvecon de la Esperantomovado. La komprenigo estus facile farebla per subtekstoj, kiel tio sukcesis ĉe la filmo "Esperanto: like a native" kreitan de Judith Meyer . La kondiĉo miaopinie do malhelpas allogi kontribuojn, kiuj estas interesaj pro la filmato aŭ filmanto, nekapabla plenumi la kondiĉon sed tamen havanta bonan ideon aŭ interesan sperton aŭ fonon.

Solidareco

La limigo al Esperanto kaj la germana malfaciligas la uzadon en aliaj landoj kaj lingvomedioj. Internacia filmo kun subtekstoj en multaj lingvoj helpus ankaŭ al aliaj landoj kaj estus aktiva solidareco kun aliaj, kiuj ne havas la homajn, monajn aŭ teknikajn rimedojn por krei tian filmon. La kondiĉo do miaopinie malhelpas vastan uzon de la konkursrezultoj.

Permesilo

Anstataŭ la iom nebulaj kondiĉoj pri rajtotransdono al GEA, la juran problemon laŭ mi eblus multe pli simple solvi per postuli publikigi la filmojn je permesilo de Kreaj Komunaĵo.

---

[1]Laŭ informoj dissenditaj en la dissendolisto esperanto-berlin@yahoogroups.com
Go Top