Published

Mon 25 August 2014

←Home

Parkerigi la Proverbaron

Nun finiĝas mia klereco

Proverbaro

Proverboj estas parto de la lingvo Esperanto, kiun nur malmultaj Esperantistoj vere emas profunde ekkoni, eble pro ĝia amplekso. Supozeble kelkaj konas la historion de la Proverbaro kaj renkontis kelkajn proverbojn en iu Esperantokurso. Rob Keetlaer provizas la Proverbaron en moderna formo en sia retejo. Sed estas tiom multaj proverboj, nome 2630 - kiel oni povas ekkoni aŭ eĉ provi ekregi ilin?

Proverbaro

Anki kun Proverbaro

Mi tiucele kreis kartaron pri la Proverbaro por la parkerigilo Anki (kiu ankaŭ uzeblas sen retaliro per smartfonoj) tiel: Mi elŝutis la liston de proverboj de proverbaro.net kaj verkis programeton en Python por distondi la proverbojn. La metodo por parkerigi ilin do estas ke oni legas la komencon de proverbo kaj devas diri la finon. Simila tekniko cetere jam estis uzita dum ludo pri lingvokono en ArKonEs 2011 (kie la ludestro admonis la mankantan konon de proverboj).

La afiŝado surekrane aspektas ekzemple tiel:

Anki kun ekzempla proverbo

Konvertilo

La programo por krei la kartojn el la listo de la proverboj estas ne tre interesa, fakte nur gravas la kerna funkcio, nome tiu kiu disigas proverbon en du partoj. Certe ankoraŭ eblas plibonigi ĝin iomete por pli ofte trovi la ĝustan mezon, sed por miaj bezojoj ĝi momente sufiĉas.

def trovu_mezon(proverbo, distingilo=0):
            """Disigas frazon el la Proverbaro
            en la supozata mezo, reliveronte du str-oj
            Se la komenco jam estas en la kartaro,
            la distingilo ŝovas la mezon dekstren"""
            for disigilo in ["--", "-", ", "]:
                    if len(proverbo.split(disigilo)) == 2:
                            return proverbo.split(disigilo)

            longeco = len(word_list) + 1
            mezo = int(longeco / 2) + 1 + distingilo

            ventro = " ".join(word_list[1:mezo]).strip()
            dorso = " ".join(word_list[mezo:]).strip()

            return ventro, dorso

Estonte

Mi povas imagi, ke estus interese trovi ĉenojn de proverboj kiuj plenumas la kondiĉon, ke du najbaraj proverboj enhavas unu saman (signifoplenan) vorton. Ekzemple al

Kiam kato jam formanĝis, forpelado ne helpas

povus sekvi

Ne venas kato mem al la rato.

Mi jam havas ideon, kiel realigi tion per Pitono (nome helpe de networkx), sed momente ne havas tempon por realigi kaj elprovi tiun ideon. Pseŭdoutilo de la rezulto estus, ke oni povus liveri optimumajn solvojn al ludo, en kiu oni ĉiam devas diri tian sekvan proverbon.

Go Top