Published

Sat 02 January 2016

←Home

Piceo - la reĝino de kolubroj

Ondon pelas ondo,
sabla bord' apudas,-
Gaje en la rondo
Tri fratinoj ludas.

Tiel komenciĝas la litova popolfabelo "Piceo, la reĝino de kolubroj".

Jam estis aliaj recenzoj pri tiu porinfana libro surbaze de litova popola rakonto. Mi samopinias kun Valentin Melnikov, kiu admiras la tradukinton, Petras Čeliauskas.

Riĉa vortprovizo

La titolo de la libro supozeble estas nekomprenebla por pli ol 90% de la nuntempaj Esperantoparolantoj. Dum multaj eble ankoraŭ scias, kiu arbo estas piceo (kaj ĉu ankaŭ abio, pino, laro, tremolo?) mi ne scias, kiom da Esperantoparolantoj jam renkontis la vorton kolubro. Ĝi estas sufiĉe malofta kaj ankaŭ mi devis kontroli en vortaro, kio ĝi estas. Facilis tamen konkludi el la kovrilo, ke temas pri serpento.

Bonaj rimoj

La rakonto konsistas el kvarliniaj ŝtrofoj, kiuj estas tre bone rimitaj. Min tamen kaptis la impreso, ke por mia kvarjaraĝa infano, tiuj rimoj same kiel la libro mem, estas sufiĉe malfacile kompreneblaj. Tio ŝuldiĝas certe ankaŭ al la jam menciita aro de nekonataj vortoj.

Neglekta kompostado

La bonan impreson pri la lingvo detruas la mallerta, neglekta kompostado de la libro. Ofte interspacoj mankas tiel, ke vortoj estas kungluitaj kaj dum legado oni iom stumblas (ekz. kaptasje laharoj, p. 3). Estas tre bedaŭrinde, ke tiun libron antaŭ presado neniu spertulo kontrollegis.

Kiel jam Melnikov indikis, tio supozeble ŝuldiĝas al skanado de presita manuskripto. Tial krome vortoj kiel flno (fino) kaj omamado (ornamado) ekestas.

Grizaj bildoj

La bildoj estas bele desegnitaj, sed pro la nigra-blanka presado ne imponas infanojn, kiuj alkutimiĝis al buntaj bildoj en nacilingvaj infanlibroj. Tamen la bildoj utilas por klarigi, kio estas kolubro, ĉaro k.s.

Konkludo

Mi povas rekomendi tiun libron al ĉiu Esperantoparolanto kun nivelo B2. Ĝi certe pliriĉigos la vortprovizon kaj montras la rolon de Esperanto kiel peranto de kulturo por malgrandaj lingvoj. Por junaj infanoj mi ne tutkore rekomendas ĝin pro ĝia lingva malfacileco, la longeco kaj la iom trista fino. Mi esperas, ke miaj filinoj ĝin eble post kelkaj jaroj aprezas. Ĝis tiam, mi volonte ĝuas la rimitan rakonton kaj ripetas lernitajn novajn vortojn.

kolubro, laroj, tego, sukceno, poploj, trivi, sekalo, filiko, kriĉi, densejo, klabo, vergo, kano, tremolo, frakseno

Nėris, Salomėja. Piceo, la reĝino de kolubroj: Poemo / Tr. el la lit. Petras Čeliauskas; Il. Indrė Gečiauskaitė. — Kaunas: Ryto varpas, 2005. — 40 p., il.; 1000 ekz.

Go Top